Universala Tempo Kunordigita



Estas 2026-08-31 T 00:19 en UTC
(vidu W3C Formoj de dato kaj tempo)
Universala Tempo Kunordigita (UTC) estas la horzono ĉe la nula longitudo de 0° (UTC+0) kaj estas preskaŭ identa kun Grenviĉa Meza Tempo (GMT, angle Greenwich Mean Time). UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel ke ilia diferenco restas ĉiam malpli ol unu sekundo:
UTC - GMT < 0.9 s
La supersekundo estas necesa ĉar la rapideco de la tera rotacio variadas.
La horzono estas universale notita per la literkombino UTC, kiun oni uzas senŝanĝe tiel en ajna lingvo. Ĝi ne estas mallongigo, sed venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time kaj TUC, el francalingva Temps universel coordonné. Al la literoj UTC oni aldonas la tempodiferencon por nomi aliajn horzonojn, ekz-e UTC-1, UTC+2, UTC+11.
GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas la Tempon Atoman Internacian (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo).
UTC kiel referenca nulo por la longitudo, estas ankaŭ kelkfoje nomita Zulua tempo (Z). La UTC de +1 al +12 oriente de Grenviĉo ricevas la literojn A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M. Same, Okcidente de Grenviĉo en UTC de -1 al -12 la horzonoj ricevas la literojn de N ĝis Y. Do ekz. UTC+2 ricevas la literon B (Bravo) kaj korespondas al la Orienteŭropa Tempo (EET); same UTC-7 ricevas la literon T (Tango) kaj korespondas al la Usona kaj Kanada Montara Norma Tempo (MST).
Ofte oni ne diras UTC sed mallonge UT, universala tempo. En normala praktiko ne gravas la supersekundo, aŭ ono de ĝi.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||