Ella T. Grasso
| Ella T. Grasso | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Ella Rosa Giovianna Oliva Grasso | |||||
| Naskonomo | Ella Rosa Giovianna Oliva Tambussi | ||||
| Naskiĝo | 10-an de majo 1919 en Windsor Locks | ||||
| Morto | 5-an de februaro 1981 (61-jaraĝa) en Hartford | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | organ dysfunction (en) | ||||
| Lingvoj | angla • itala vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Kolegio Monto Holyoke Loomis Chaffee School (en) | ||||
| Partio | Demokrata Partio (1951–) Respublikana Partio (1942–1951) Demokrata Partio (–1942) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ella Tambussi GRASSO, naskita Ella Rosa Giovanna Oliva Tambussi, la 10-a de majo 1919 en Windsor Locks, Konektikuto - mortis la 5-a de februaro 1981 en Hartford, Konektikuto) estis usona politikistino kaj guberniestro de Konektikuto de 1975 ĝis 1980.[1] Ŝi estis membro de la Demokrata Partio. Ŝi estis la unua virino elektita guberniestro de tiu subŝtato, la kvara de iu ajn subŝtato de Usono, kaj la unua Guberniestrino kiu ne estis la edzino aŭ vidvino de antaŭa guberniestro.
Politiko
[redakti | redakti fonton]En 1975, ŝi estis inter la grupo de usonaj virinoj honoritaj de la revuo Time kiel " Persono de la Jaro ". Grasso sukcese kampanjis por la Demokrata guberniestra nomumo en 1974 kaj decide venkis sian Respublikanan kontraŭulon, Robert H. Steele, en novembro de tiu jaro. Kun ŝia inaŭguro en januaro 1975, ŝi fariĝis la unua virino kiu plenumis la oficon de Guberniestro de Konektikuto, kaj la unu de iu ajn subŝtato pro sia propra merito. Ĉiuj antaŭaj virinaj guberniestroj estis la edzinoj de iamaj guberniestroj. En septembro 1978, Grasso venkis sian defianton, vicguberniestron Robert K. Killian, en la antaŭbaloto kaj estis nomumita por dua oficperiodo. Ŝi estis reelektita per granda plimulto kontraŭ Ronald A. Sarasin en novembro kaj komencis sian duan kvarjaran oficperiodon. Tamen, ŝi demisiis dum Silvestro 1980 pro kancero. Ŝi estis priskribita kiel simbola prefere ol doktrina feminisma gvidanto. Ŝi kontraŭis laŭleĝan aborton sed ankaŭ ne subtenis iujn ajn specifajn agojn, kiuj leĝigus ĝin. Krome, ŝi subtenis la proponitan Amendon pri Egalrajtigo, sed ne la kampanjon por ĝi.
Unu el ŝiaj plej rimarkindaj agoj kiel guberniestro estis ŝia traktado de la granda neĝoŝtormo de februaro 1978, kiu faligis ĝis 70 centimetrojn da neĝo. Grasso deklaris krizostaton kaj ordonis per dekreto la fermon de ĉiuj konstruaĵoj kaj vojoj por ke civitanoj restu en siaj hejmoj, permesante al la krizservoj koncentriĝi pri purigado kaj savoperacioj. Rilate al administrado, ŝi konservis ŝparpolitikojn dum sia unua oficperiodo kaj uzis la pluson de sia dua por financi multajn sociajn programojn.
Ella Grasso mortis la 5-an de februaro 1981 en Hartford post longa batalo kontraŭ kancero.[2] Ŝi estas membro de la Nacia Virina Halo de Famo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Purmont, Jon E., Ella Grasso: Connecticut's Pioneering Governor (2012)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fellows, Lawrence, "To Ella Grasso, Life Was a Challenge", The New York Times, February 15, 1981. (en-US)
- ↑ Wald, Matthew, "Ex-Gov. Grasso of Connecticut Dead of Cancer", The New York Times, February 6, 1981.

