Saltu al enhavo

Aventura fikcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aventura fikcio
ĝenro de fikcio Redakti la valoron en Wikidata
fikcio
Image
Image
vdr

Aventurfikcio estas speco de fikcio kiu kutime prezentas danĝeron, aŭ donas al la leganto senton de ekscito. Iuj aventuraj fikcioj ankaŭ plenumas la literaturan difinon de amfikcio.[1]

Temas pri literatura ĝenro, kies intrigo kutime kondukas ĝiajn heroojn al danĝeraj kaj fascinaj lokoj, kaj ankaŭ estas ofte en ĉi tiu ĝenro, ke la herooj estas en danĝero de malliberigo aŭ eĉ morto en iu ajn momento. Io, kiu intrigas siajn legantojn kaj radias streĉan etoson. Iafoje la intrigo de ĉi tiu ĝenro estas fikcia, kaj iafoje realisma. Aventurrakontoj ankaŭ havas grandan influon sur la filmĝenron.

Multaj aventurlibroj estis verkitaj jam en la Mezepoko, kaj ĉi tiu literatura ĝenro estis centra al la literaturo de tiu tempo. Dum ĉi tiu periodo, la plej ofta formato de aventurlibroj esprimiĝis per tio, ke la heroo unue travivas serion da aventuroj, kaj poste renkontas la heroinon, kun kiu li travivas alian serion da aventuroj. Dum la intrigo, la paro disiĝis kaj fine reunuiĝis. Ĉi tiu formato havis grandan influon sur multajn holivudajn filmojn ĝis nuntempe.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Essay on Romance", Prose Works volume vi, p. 129, quoted in "Introduction" to Walter Scott's Quentin Durward, ed. Susan Maning. Oxford: Oxford University Press, 1992, p. xxv.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]