David Adeang
| David Adeang | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| David Adeang | |||||
| Naskiĝo | 24-an de novembro 1969 (56-jaraĝa) en Nauro | ||||
| Religio | kristanismo vd | ||||
| Ŝtataneco | Nauro | ||||
| Partio | Nauro Unue | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Kennan Adeang | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
David Ranibok Waiau ADEANG (naskita la 24-an de novembro 1969 en la distrikto Yaren) estas naŭra politikisto. Ekde la 30-a de oktobro 2023, li estas la Prezidanto de Nauro. [1]
David Adeang estas la filo de la antaŭa prezidanto Kennan Adeang, kaj estas unu el la fondintoj de la partio Naoero Amo (Nauro Unue), iatempe la sola politika partio en la lando.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Edukita en lernejo en Geelong, Aŭstralio, David Adeang poste akiris bakalaŭran diplomon pri ekonomiko de la Universitato de la Suda Pacifiko, poste magistran diplomon pri internaciaj rilatoj de la Aŭstralia Nacia Universitato.
Li komencis sian politikan karieron kiel advokato. Li poste estis dungita en la publika administrado de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Nauro, poste ĉe la ambasadejo de la Respubliko Nauro en Fiĝioj.
Li servis kiel Parolanto de la Parlamento (2004-2008) , Ministro pri Financoj, Ministro pri Justico kaj Eksterlandaj Aferoj, kaj Asistanto al la Prezidanto (dum ambaŭ prezidentaj oficperiodoj de Ludwig Scotty kaj sub Barono Waka ekde 2013). [2]
Perceptita kiel havanta veran potencon en la registaro de Barono Waqa inter 2013 kaj 2019, David Adeang estis akuzita pri multoblaj malobservoj de la jurŝtato dum siaj ses jaroj en tiu registaro kaj ankaŭ estis suspektata pri korupto fare de la aŭstralia juĝistaro. Li malsukcese kandidatiĝis por prezidanto en aŭgusto 2019, antaŭ ol esti elektita al la posteno fare de parlamentanoj la 30an de oktobro 2023.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "David Adeang elected as new Nauru president", Marianas Variety, 30 October 2023. Kontrolita 30 October 2023.
- ↑ Sean Dorney, "Scotty Govt wins landslide Nauru election" Arkivigite je 2011-06-04 per la retarkivo Wayback Machine, abc.net.au, 26 August 2007.

