OttoBib
| OttoBib.com | |
|---|---|
| retejo | |
| Priskribo | metaserĉilo |
| Retadreso | www |
| Posedanto | Jonathan Otto @ jonathanotto.com |
| Registriĝo | ne |
| Fondiĝo | januaro de 2006 |
| Stato | neaktiva |
OttoBib.com [OT-oŭ bib dot kom] estis retejo kun senpaga ilo por generi alfabetitan bibliografion de libroj el listo de Internaciaj Sistemaj Bibliografiaj Numeroj (ISBN-oj) kun eligaĵo en formatojn de MLA, APA, Chicago/Turabian, BibTeX, kaj la ŝablono {{cite book}} de la anglalingva Vikipedio. Ĉiu informmendo ankaŭ generis "dumtempan" konstantan ligilon (detruiĝas en proksimume unu monato) kiu povis esti uzata por rekrei la bibliografion sen reenigi la ISBN-ajn datumojn. La retejo estis metaserĉilo, integriganta datumojn el kelkaj fontoj, inkluzive je la usona API-o de la Kongresa Biblioteko, la libra datumbazo de Amazon.com, kaj ISBNdb.com. OttoBib akceptis ISBN-ojn kun aŭ 10 aŭ 13 ciferoj.
Fono
[redakti | redakti fonton]OttoBib.com estis komencita kiel ŝatokupa projekto en 2006 fare de Jonathan Otto, tiama 4-a jara studanto ĉe la Universitato de Viskonsino ĉe La Crosse, Usono. Ĝi estis origine nomita "That's Crazy Hot!" ([dats KREJ-zi hot], esperante Tio Estas Tre Varma!) sed la nomo estis rapide ŝanĝita al OttoBib ĉar la origina titolo estis "ne taŭga por la akademia medio kaj konsekvence ne sukcesos".
La origina inspiro por la retejo venis el blogaĵo el 3-a de januaro 2006 fare de Seth Godin por "Stuck Systems", kie li skribis:
Rapida reta serĉo revenis nenion, kio ŝajnis evidenta al mi: senpagan servon kiu povus permesi al skribisto tajpi ĉiujn ISBN-ojn uzitaj dum krei paperon kaj tiam generi du aĵojn:
- bibliografion bazinta je serĉi la datumojn rete kaj
- retejon kie povus permesi al la leganto/instruisto vidi la librojn, iliajn kovrilojn… ktp.
Funkcieco
[redakti | redakti fonton]OttoBib.com faris la du bazajn funkciojn laŭkategoria.[noto 1] Marcus P. Zillman, reta informa-rehaviga konsilisto kaj oratoro diris, ke "ĉi tiu retejo estas la komenco de nova paradigmo de citi fontojn". Jason Clarke (verkisto), verkisto kaj retprogramisto, diris, ke OttoBib estas "ilo ke solvas simplan problemon en simpla maniero".
Disvolvadoj
[redakti | redakti fonton]En januaro de 2007, OttoBib prezentis REST-an interfacon por permesi citadon esti generita el URL-o kiu enhavas la ISBN-on. Ekzemple, ISBN 0-19-511797-2 povis esti uzita en la URL-o:
http://ottobib.com/isbn/0195117972/apa Arkivigite je 2017-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
por prezenti
Patterson, J., (1997). Grand Expectations. Oxford Oxfordshire: Oxford University Press.
En februaro de 2007, OttoBib prezentis la povon por peti citadojn en la formatoj BibTeX kaj la ŝablono {{cite book}} de la anglalingva Vikipedio.
Ekde aprilo de 2022, OttoBib estas ne plu funkcia.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La dua funkcio nur funkciis per konstanta ligilo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "OttoBib" en la angla vikipedio (fonta versio 1305930402). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |

