Saltu al enhavo

Internacia signala kodaro

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Signalflago)

Surmara flaga alfabeto, aŭ laŭ oficiala nomo Internacia signala kodaro (The International Code of Signals), estas signala sistemo, uzata por vida longdistanca interkompreniĝado (por vizuala telekomunikado), precipe inter surmaraj ŝipoj respektive inter ŝipoj kaj havenoj. En sia nuntempa aspekto ĝi estis difinita en la jaro 1931 kaj ĝi konsistas el 40 flagoj, el kiuj 26 reprezentas literojn, 10 numeralojn, 1 flago estas konfirmiga kaj 3 ripetigaj. La signifo de la flagoj estas universale registrita de la IMO (Internacia Martrafika Organizaĵo).

La jena tabelo bildigas literajn kaj numeralajn valorojn de unuopaj flagoj, ilian ekvivalenton en internacia literuma kodo kaj ankaŭ la plej kutiman signifon de la flago en kazoj, kiam ĝi reprezentas tutan frazon.

AalfaImageMi havas en akvo skafandriston Mi estas faranta provveturon
BbravoImageMi havas danĝeran ŝarĝon
CcharlieImageJes
DdeltaImageNe alproksimiĝu al mi, mi manovras probleme/malfacile
EechoImageMi ŝanĝas la direkton al tribordo
FfoxtrotImageMia ŝipo estas kripla, komuniku kun mi
GgolfImageMi bezonas ŝipstiriston
HhotelImageMi havas ŝipstiriston surŝipe
IindiaImageMi ŝanĝas la direkton al babordo
JjuliettImageMi estas prepariĝanta signali per semaforo Mi brulas, restu for de mi
KkiloImageMi volas komuniki kun vi
LlimaImageVi tuj haltu vian ŝipon
MmikeImageMi havas sur ferdeko kuraciston Mi haltis
NnovemberImageNe
OoscarImageIu eksterŝipe
PpapaImageĈiuj enŝipiĝu, ĝi prepariĝas eknavigacii. Ĉiuj ŝipanoj venu al la ŝipo: preparo por hisi la velojn (Blua Petro)
QquebecImageĈiuj en la ŝipo estas sanaj, mi petas permeson por albordiĝi/tranavigacii
RromeoImage
SsierraImageMi retroveturas
TtangoImageNe venu proksime al mi, restu for de me
UuniformImageVi stiras danĝeren
VvictorImageMi petas helpon
WwhiskeyImageMi petas kuracistan helpon
XxrayImageInterrompu la manovron kaj atendu miajn signalojn
YyankeeImageMi trenas mian ankron
ZzuluImageMi bezonas trenŝipon
0nulImage
1unuImage
2duImage
3triImage
4kvarImage
5kvinImage
6sesImage
7sepImage
8okImage
9naŭImage

Specialaj signoj

[redakti | redakti fonton]
signaliloImage
ripetigilo 1Image
ripetigilo 2Image
ripetigilo 3Image
ripetigilo 4Image

Flagoj por literoj kun supersignoj

[redakti | redakti fonton]
  • La flago-alfabeto por Esperanto havas verdajn flagojn por la ses supersignitaj literoj [1]
  • La flago-alfabeto por la sveda havas flagojn por la tri supersignitaj literoj [2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]