Saltu al enhavo

Kiŝinevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Kiŝinevo
rumane Chișinău
Urbo
Image
Image
Image
Oficiala nomo: Chișinău
Lando Moldavio Moldavio
Historia regiono Moldavujo
Rivero Bîc
Situo Kiŝinevo
 - alteco 85 m s. m.
 - koordinatoj 47° 00′ 50″ N 28° 51′ 00″ O / 47.01389 °N, 28.85000 °O / 47.01389; 28.85000 (mapo)
Areo 120,0 km² (12 000 ha)
Loĝantaro 592 900 (2007)
Denseco 4 940,83 loĝ./km²
Fondo 1436
Urbestro (ekde )
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo MD-20xx
Telefona antaŭkodo +373 22
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Image
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Moldavio
Situo enkadre de Moldavio
Image
Situo enkadre de Moldavio
Image
Image Vikimedia Komunejo: Chişinău
Retpaĝo: www.chisinau.md
Map
Image
Pordego de Kiŝinevo

Chișinău [elp. kiŝinəŭ] - ruse Кишинёв, Kiŝinjov, ukraine Кишинів, Kiŝinijv, judgermane קעשענעוו, gagauze Kişinöv, esperante Kiŝinevo[1] - estas la ĉefurbo de Moldavio.

La urbo etendiĝas sur areo de 161,2 km² kun ĉirkaŭ 665 500 loĝantoj (ĉ. 17% de la tuta loĝantaro de Moldavio, stato 2000). La urbo estas dividita en 5 distriktojn: Centru, Botanica, Buiucani, Rîșcani, Ciocana. En Kiŝinevo troviĝas unu universitato, 6 aliaj altlernejoj, teatro, muzeoj kaj kulturejoj.

Kiŝinevo estis fondita en 1466 en la Princlando Moldavio, sed post iom da tempo ĝi venis sub la regon de la Osmana Imperio. La urbon konkeris en 1812 Rusio.

La Pogromo de Kiŝinevo (judgermane קישינעווער שחיטה, Kiŝinever ŝeĥita, signifanta buĉado) aŭ ישנעווער פאגראם) estis kontraŭjuda pogromo kiuj okazis en 1903 kaj en pli malgranda kvanto en 1905 en Kiŝinevo. Dekoj de judoj estis mortigitaj en la pogromo, dekoj pliaj estis grave vunditaj, pli ol 500 estis malpeze vunditaj kaj pli ol 700 hejmoj kaj multaj entreprenoj estis prirabitaj kaj detruitaj.

Inter 1918 kaj 1940 la urbo apartenis al Rumanio. Post la dua mondmilito ĝi apartenis al Sovetunio kiel ĉefurbo de Moldavia Sovetrespubliko (19451991). Ekde 1991 la urbo estas la ĉefurbo de la sendependa Moldavio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kiŝinevo kuŝas en la centro de Moldavio, en la produktema regiono (vino- kaj fruktokultivado) ĉe la rivero Bâc.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Etna strukturo

[redakti | redakti fonton]

Etna strukturo laŭ datumoj de censo de la jaro 2014[2]:

EtnoKvanto de homoj%
Moldavoj254.01574.91%
Rusoj37.42311.03%
Ukrainoj23.3346.88%
Bulgaroj42791.26%
Gagauzoj27130.80%
Ciganoj1020.03%
Aliaj etnoj51381.51%
Nekonate12.0753.56%
Sume339.079100%

Lingva strukturo

[redakti | redakti fonton]

Lingva strukturo laŭ datumoj de censo de la jaro 2014[3]:

LingvoKvanto de hejmparolantoj%
Rumana220.21564.94%
Rusa100.81629.79%
Ukraina8600.25%
Bulgara2720.08%
Gagauza1320.03%
Cigana410.01%
Aliaj lingvoj22590.66%
Plurlingvuloj14.4844.27%
Sume339.079100%

Ekonomio kaj trafiko

[redakti | redakti fonton]

Kiŝinevo posedas antaŭ ĉio nutran industrion, tiel oni povas trovi tie grandajn vinfarajn uzinojn, frukto- kaj legomindustrion, tabakindustrion, teksaĵindustrion. Sude de Kiŝinevo troviĝas la Kiŝineva Internacia Flughaveno, krom tio la urbo kuŝas ĉe la ĉefa fervojlinio Ateno / IstanbuloMoskvo. Apud la granda ripozumareo de Muelejvalparko okazas ĉiujare ĉ. 20 foiroj sub la ŝirmo de MoldExp.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

Personoj rilataj al la urbo

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kp. PIV
  2. http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm[rompita ligilo]
  3. http://pop-stat.mashke.org/moldova-ethnic-comm2014.htm[rompita ligilo]