Saltu al enhavo

Bronzo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bronzo estas pluraj alojoj el kupro, kutime kun stano kiel la principa aldonaĵo, sed ankaŭ kun aliaj elementoj kiel fosforo, mangano, aluminiosilicio. Ĝi estis tre grava materialo dum antikva epoko, kiu ĝuste tial nomiĝas la bronzepoko. La vorto "bronzo" verŝajne devenas de la persa vorto "berenj" (latuno).[1]

Laŭ Francisko Azorín Bronzo estas Kunfandaĵo de kupro k. stano.[2] Li indikas etimologion el araba burinĝ. Kaj aldonas terminojn kupri (Kovri ion per maldika tavolo el bronzo), kupristo (Homo sin dediĉanta al bronzarto), fosfora bronzo, kanona bronzo, sonorilbronzo.[3]

Krom ŝtalo, bronzo estas pli bona ol fero por preskaŭ ĉiu uzo. Ĝi estas malpli rompiĝema ol fero. Bronzo oksidiĝas nur ekstere; post kiam la surfaco oksidiĝas, la maldika tavolo defendas la suban metalon kontraŭ plia oksidiĝo. Alojoj de kupro havas pli malaltan frostopunktojn ol kaj ŝtalo kaj fero. Normale ili estas proksimume 10% pli densaj (do pezaj) ol ŝtalo, sed alojoj kun aluminio aŭ silicio povas esti iom malpli densaj. Bronzoj estas pli molaj kaj malfortaj ol ŝtalo, do bronzaj risortoj kun la samaj grandeco povas enhavi malpli da energio.

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Online Etymological Dictionary http://www.etymonline.com/index.php?term=bronze
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]