Edward Blake
Dominick Edward BLAKE, PC, QC (la 13-an de oktobro 1833 en Adelaide Township, Supra Kanado - la 1-an de marto 1912 en Toronto; plejparte konata kiel Edward Blake ) estis kanada politikisto kiu deĵoris sur kaj la federaciaj kaj provincaj niveloj. De la 20-an de decembro 1871 ĝis la 25-an de oktobro 1872, li funkciis kiel Ĉefministro (premiero) de la Provinco de Ontario, kaj de 1868 ĝis 1872 li gvidis la Ontarian Liberalan Partion. En la kabineto de Alexander Mackenzie li estis (federacia) Justicministro de 1875 ĝis 1877. De 1880 ĝis 1887 li estis Estro de la Liberala Partio de Kanado kaj gvidanto de la opozicio. Li malsukcesis dufoje en sia provo akiri plimulton en la Ĉambro de Deputitoj kaj iĝi kanada ĉefministro. Li finis sian politikan karieron kiel membro de la Brita Burĝĉambro (1892 ĝis 1906) [1][2][3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Annual Review 2005/06: Making History. Blake, Cassels & Graydon LLP. Arkivita el la originalo je 2007-09-28.
- ↑ Edward Blake fonds, University of Toronto. Alirita 2020-08-31 .
- ↑ Edward Blake fonds, Library and Archives Canada (20 July 2017). Alirita 2020-08-31 .
| ||||

