John Sirica
| John Sirica | |||||
|---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 19-an de marto 1904 en Waterbury | ||||
| Morto | 14-an de aŭgusto 1992 (88-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
| Tombo | Gate of Heaven Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Georgetown University Law Center (en) Universitato Duke Emerson Preparatory School (en) | ||||
| Partio | Respublikana Partio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | advokato juĝisto juristo | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John Joseph SIRICA (n. la 19-an de marto 1904 en Waterbury, Konektikuto - 14-a de aŭgusto 1992 en Vaŝingtono) estis usona advokato kaj ĉefjuĝisto de la Distrikta Kortumo de Usono por la Distrikto Kolumbio. Li estis nomita Maximum John ĉar li kutime trudis la plej altajn punojn.[1]
Li famiĝis pro sia rolo kiel ĉefjuĝisto dum la procesoj Watergate. Li akiris nacian rekonon premante prezidanton Nixon por publikigi sonbendojn de la Blanka Domo al la kortumo.
Rolo en la Watergate-skandalo
[redakti | redakti fonton]Li famiĝis pro prezidado de la proceso de la rompŝtelistoj de Watergate. De la komenco, li ne kredis, ke la rompŝtelistoj agis sole. Sub minaco de longa mallibereca puno, la kunakuzato James W. McCord, Jr. fine transdonis leteron al la juĝisto.
La juĝisto laŭtlegis ĉi tiun leteron al la aŭdantaro. En ĝi, McCord konfirmis,
- ke la ŝtelistoj silentis pro politika premo,
- ke McCord faris falsĵuron pro tio,
- ke aliaj politikaj figuroj estis implikitaj en la rompoŝtelo.
Tumulto tiam erupciis en la tribunalejo. Ĉi tiu letero estis la unua fendo en la Blanka Domo -kaŝado. Tiel, ĉi tiu proceso ne estis la fino, sed la komenco de la skandalo.[2]
Pro sia rolo en la Watergate-skandalo, Sirica estis nomita " Homo de la Jaro " fare de la revuo Time en 1973. Li publikigis siajn spertojn pri la Watergate-skandalo en la libro de 1979 To Set the Record Straight. [3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "washingtonpost.com - watergate scandal and deep throat update, john sirica".
- ↑ Anthony J. Gaughan . “Watergate, Judge Sirica, and the Rule of Law”, McGeorge Law Review 42 (2), p. 370.
- ↑ Sirica, John. (April 1, 1979) To Set the Record Straight: The Break-In, the Tapes, the Conspirators, the Pardon. New York: W W Norton & Co. ISBN 0393012344.


