Saltu al enhavo

Raseborg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Raseborg · Raasepori
Image
komunumo
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Image Finnlando
Regiono Raseborg
Provinco Image Uusimaa (Novlando)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 209  (2023) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 59′ N, 23° 26′ O (mapo)59.97523.436111111111Koordinatoj: 59° 59′ N, 23° 26′ O (mapo) [+]
Areo 1149,36 km² (114936 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Image
Raseborg · Raasepori (Uusimaa)
Raseborg · Raasepori (Uusimaa)
DEC
Image
Situo de Raseborg · Raasepori
Raseborg · Raasepori (Finnlando)
Raseborg · Raasepori (Finnlando)
DEC
Image
Situo de Raseborg · Raasepori

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Raseborg [+]
Image
Image
vdr

Raseborg (svede, [ˈrɑːsəbɔrj], finne Raasepori [ˈrɑːsɛpɔri]) estas komunumo kaj urbo en suda Finnlando, en la provinco Uusimaa ĉe la strando de la Finna Golfo. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 27 209 loĝantoj sur areo de 1 149,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Hanko, Ingå, Lohja, Salo kaj Kimitoön. La komunumo Raseborg ekestis en 2009, kiam Ekenäs (finne: Tammisaari), Karis (finne: Karjaa) kaj Pohja unuiĝis. En Esperanto oni uzas la svedan nomon Raseborg, ne la finnan nomon Raasepori, ĉar la plimulto de la loĝantaro de la komunumo estas svedlingva. Raseborg estas dulingva komunumo same kiel estis Ekenäs, Karis kaj Pohja, kun sveda plimulto same kiel estis Ekenäs kaj Karis, kaj malsame ol estis Pohja, kiu estis kun finna plimulto.

En la nuna areo de Raseborg oni kunigis multajn komunumojn; Raseborg inkludas entute 7 kaj parte 1 eksajn komunumojn:

  • Bromarv (ligita al Tenala kaj Hangö en 1977)
  • Ekenäs (unuiĝis kun Karis kaj Pohja al Raseborg en 2009)
  • Ekenäs landskommun (ligita al Ekenäs en 1977)
  • Karis (unuiĝis kun Ekenäs kaj Pohja al Raseborg en 2009)
  • Karis landskommun (ligita al Karis en 1969)
  • Pohja (unuiĝis kun Karis kaj Ekenäs al Raseborg en 2009)
  • Snappertuna (ligita al Karis kaj Ekenäs en 1977)
  • Tenala (ligita al Ekenäs en 1993)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Image
La mezepoka kastelo
Image
Historia fajrobrigadejo
Image
La eksa urbodomo de Ekenäs (finne Tammisaari), kiu nun apartenas al Raseborg
Image
La turo de la historia urba kirko de Ekenäs