Mario Voigt
| Mario Voigt | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Mario Voigt | |||||
| Naskiĝo | 8-an de februaro 1977 (49-jaraĝa) en Jena | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio | ||||
| Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Bonna universitato Universitato de Virginio | ||||
| Partio | Kristandemokrata Unio de Germanio (1994–) | ||||
| Infanoj | 2 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | universitata instruisto (2017–) • politikisto | ||||
| Aktiva en | Erfurto vd | ||||
| Doktoreca konsilisto | Eckhard Jesse vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| Ministroprezidanto de Turingio | |||||
| Dum | 2024 – nun | ||||
| Antaŭulo | Bodo Ramelow | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mario VOIGT (naskiĝinta la 8-an de februaro 1977 en Jena) estas germana politikisto de CDU. Ekde 2024 li estas ministroprezidanto de la federacia lando Turingio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post trapaso de la abiturienta ekzameno en 1995 ĉe Ernst-Abbe-gimnazio (Eisenach) li estis civila servisto ĉe la kliniko de la universitato de Jena. Sekvis studo de politiksciencoj, publika juro kaj historio de moderna epoko ĉe altlernejoj en Jena, Bonn kaj Charlottesville. Ĉe Eckhard Jesse en Chemnitz li doktoriĝis en 2008 pri politikaj sciencoj. Voigt laboris kie reprezentanto politika de Siemens en Bruselo, la berlina planadkomandejo de CDU kaj Konrad-Adenauer-fondaĵo en Vaŝingtono. En 2004 Voigt deĵoris por la menciita fondaĵo kiel balotadobservanto en Usono. Fine de 2007 li transprenis la entrepreno komnunikado kaj investista serĉado de la konzerno Analytik Jena kio finiĝis antaŭ 2010. Kiel strategikonsilisto de la reklamagentejo McCann-Erickson li partoprenis la Bundestag-elektokampanjon de Angela Merkel en 2005. Depost tio li engaĝiĝis diversmaniere por kontaktperado inter entreprenoj kaj politikistoj: tion inkludis ankaŭ ciferecajn elektokampanjadojn. Dum Bundestag-kampanjo de 2017 li konsilis sian partion koncerne mobilizadon.
En 2017 Voigt estiĝis profesoro pri Ciferecaj transformado kaj politiko ĉe la privata Quadriga-altlernejo en Berlino.[1]
Politika kariero
[redakti | redakti fonton]Inter 1999 kaj 2000 estis prezidanto de la porstudenta unio RCDS, la unua originanta el la Novaj Federaciaj Landoj.
Ekde 2009 li estas deputito ĉe Turingia Landa Parlamento. Inter 2014 kaj 2020 li anis en trio de vicestroj de la turingiaj kristandemokratoj. De marto 2020 li estis ĉefo de la turingia CDU-frakcio kaj de decembro 2021 opoziciestro. Ekde 2022 li gvidas la turingian CDU-partion: tiufunkcie li estis unua kristandemokrata kandidato dum la balotoj de la landa parlamento en la septembro 2024. En la 12-a de decembro 2024 la landa parlamento elektis lin ministroprezidanton de Turingio.[2]
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Politikberatung als Beruf, kun Florian Busch-Janser kaj Sandra Gerding, polisphere, Berlin 2005, ISBN 978-3-938456-01-9
- kun Holger Thuß: 50 Jahre RCDS. Fünf Jahrzehnte gelebte Studentenpolitik. Erlangen 2001, ISBN 3-921713-30-7
- Der amerikanische Präsidentschaftswahlkampf. George W. Bush gegen John F. Kerry (=Wissenschaftliche Schriften: Politik, 9), polisphere, Berlin 2010, ISBN 978-3-938456-28-6 (disertacio)
- Der amerikanische Präsidentschaftswahlkampf 2016, kun Andrea Römmele kaj Ralf Güldenzopf, speciala kajero de la periodaĵo "Zeitschrift für Politikberatung", Berlin 2017
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ biografio ĉe altlerneja paĝaro
- ↑ "Voigt zum Ministerpräsidenten von Thüringen gewählt" - ĉe: tagesschau.de, 12.12.2024
| ||||||||

