Saltu al enhavo

Turingio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ImageĈi tiu artikolo temas pri la federacia lando Turingio de Germanio. Por komunumo «Thüringen» de Aŭstrio rigardu la paĝon Thüringen (Aŭstrio).
Turingio
germane Thüringen
Federacia lando
Nacia parko Hainich en Turingio
Nacia parko Hainich en Turingio
ImageBerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
flago
flago
blazono
blazono
flagoblazono
federacia lando [+]

Oficiala nomo: Freistaat Thüringen
Kromnomo: Verda koro de Germanujo

LandoImage Germanio
Federacia landoTuringio
Historiaj regionojGermana Imperiestra Regno, Germana Regno, Tria regno, GDR

MontaroTuringia Arbaro
Najbaras kun
Riveroj

SituoErfurto
- alteco195 m ü. NHN
- koordinatoj51° N, 11° O (mapo)50.98333333333311.033333333333
ĈefurboErfurto
- koordinatoj51° N, 11° O (mapo)5111 [+]
Plej alta punktoGroßer Beerberg [+]
- koordinatoj51° N, 11° O (mapo)50.65944444444410.746111111111 [+]

Akvokolektejo16 171 km² (1 617 100 ha) [+]
Areo16 172,1 km² (1 617 210 ha)

Loĝantaro2 100 277 (decembro 2024)
Denseco129,87 loĝ./km²

Malneta enlanda produkto61,91  Mrd. EUR (2017)
Ŝuldoj15,898  Mrd. EUR (30-a de junio 2020)
Senlaboreco6 % (decembro 2023)

Regantaj partiojMaldekstra Partio, SPD, Verduloj
MinistroprezidantoMario Voigt (La Maldekstro)
(ekde 12-a de decembro 2024)
Prezidento de
federacilanda parlamento
Birgit Pommer (La Maldekstro)
Parlamento
29
8
5
4
21
19
4
29 8 5 4 21 19 4 
El 90 seĝoj ricevas:
Lasta baloto27-a de oktobro 2019
Sekvonta baloto1-a de septembro 2024
Reprezento en
Federacia Konsilio
4

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
ISO 3166DE-TH

Turingio (Tero)
Turingio (Tero)
Mapo de la dividado al
Distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj de Turingio

Turingio (Turingio)
Turingio (Turingio)
DEC
Image
Situa mapo de Turingio

Turingio (Germanio)
Turingio (Germanio)
DEC
Image
Situo de la ĉefurbo Erfurto enkadre de Germanio

Map
Turingio

ImageVikimedia Komunejo:  Thuringia
Retpaĝaro: www.thüringen.de
Image
Image
vdr

Turingio[1][2]Turingujo[mankas fonto] estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la orienta mezo de Germanio. Ĝia germana nomo estas Thüringen, en oficiala kunteksto Freistaat Thüringen. Ĝi havas areon de 16 172 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 2100277 loĝantojn.

Al Turingio limas la germanaj federaciaj landoj Bavario (sude), Hesio (okcidente), Malsupra Saksio (nord-okcidente), Saksio-Anhalto (norde kaj nord-okcidente) kaj Saksio (oriente).

Turingio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990. Gravis iam la Ludovikidoj por Turingio; rememstareco landa rericevitis nur en 1920. La (neoficiala) landa himno estas Thüringen, holdes Land. La komencoj de la ŝtatigon interpreteblas jam en la landgraflando Turingio.

Image
Turingio en la Vajmara Respubliko (1918-1933)


Geografio

[redakti | redakti fonton]

La sudon de Turingio dominas la montaro Turingia Arbaro (Thüringer Wald), kiu oriente transiras al la Turingia Ardeza Montaro. Norde de la arbarego etendiĝas la Turingia Baseno. La baseno ĉirkaŭiĝas fare de pluraj malgrandaj montoĉenoj, ekzemple Dün norde, Hainleite, Windleite kaj Kyffhäuser norde, Schmücke, Hohe Schrecke kaj Finne nordoriente, Ettersberg sudoriente, Fahner Höhe sude kaj Hainich okcidente. La Nacia Parko Hainich estas la sola nacia parko de la federacia lando.

La plej alta punkto de Turingio estas Großer Beerberg, kiu leviĝas 982,9 m super la marnivelon. La plej malalta loko troviĝas 114 m super la maro.

La Schorte-valo (germane: Schortetal) nombriĝas inter la plej belaj valoj de Turingio. Lignolando Turingia (germane: Thüringer Holzland) estas belega ripozumregiono en la centro orienta de Turingio.

Eta Turingia Arbaro (germane: Kleiner Thüringer Wald) nomiĝas kelkaj montaj kaj montetaj teritorioj en Turingio kiuj situas sudokcidente de Suhl kaj nordokcidente de Schleusingen etendiĝante ĝis linio je Schmeheim–Bischofrod–Gethles–Rappelsdorf.

Ĉefurbo: Erfurto
Aliaj gravaj urboj: Arnstadt, Eisenach, Gera, Gotha, Ilmenau, Jena, Rudolstadt, Saalfeld, Sondershausen, Suhl, Vajmaro

Administra strukturo

[redakti | redakti fonton]

En Turingio ekzistas 17 distriktoj (Landkreise) kaj 6 eksterdistriktaj urboj (kreisfreie Städte).

Distriktoj

[redakti | redakti fonton]
en krampoj: la aŭtokodoj
  1. Image Altenburger Land (ABG)
  2. Image Eichsfeld (EIC)
  3. Image Gotha (GTH)
  4. Image Greiz (GRZ)
  5. Image Hildburghausen (HBN)
  6. Image Ilm (IK)
  7. Image Kyffhäuser (KYF)
  8. Image Nordhausen (NDH)
  9. Image Saale-Holzland (SHK)
  10. Image Saale-Orla (SOK)
  11. Image Saalfeld-Rudolstadt (SLF)
  12. Image Schmalkalden-Meiningen (SM)
  13. Image Sömmerda (SÖM)
  14. Image Sonneberg (SON)
  15. Image Unstrut-Hainich (UH)
  16. Image Wartburg (WAK)
  17. Image Weimarer Land (AP)

Eksterdistriktaj urboj

[redakti | redakti fonton]

Turingia kuirarto

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kapvorto Turingio en PIV, eldono de 2020, reta versio vortaro.net
  2. kapvorto Turingio en Reta Vortaro, tie menciiĝas ankaŭ teoria alternativo "Turingujo", sed kun unusola referenco el Vikipedio, kiu ne taŭgas kiel ekstervikipedia referenco

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]