Sint-Lievens-Houtem
| Sint-Lievens-Houtem | |||
|---|---|---|---|
| municipo | |||
|
la loka kirko Sankta Mikaelo | |||
| municipo en Belgio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | Belgio | ||
| Provinco | Orienta Flandrio | ||
| Poŝtkodo | 9520 | ||
| Kodo laŭ NIS | 41063 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Tim De Knyf | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 10 255 (2018) [+] | ||
| Loĝdenso | 385 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 55′ N, 3° 52′ O (mapo)50.9166666666673.8666666666667Koordinatoj: 50° 55′ N, 3° 52′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 26,66 km² (2 666 ha) | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Sint-Lievens-Houtem (nederlande, proksimuma prononco [SINT-LIfens-HOŬtem]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10 152 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 10 255 loĝantoj sur areo de 26,67 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 385 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Wetteren, Erpe-Mere, Oosterzele, Herzele kaj Lede. La municipo apartenas al la distrikto Aalst.
Ekde 1977, la municipoj Bavegem, Letterhoutem, Vlierzele kaj Zonnegem apartenas al Sint-Lievens_Houtem.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo estis en 976 dividita en du partojn. Unu parto estis regata de la "Sint-Baafs"-abatejo de Gento, la alia apartenis al la lando de Aalst (Alosto) kun sia propra juĝejo.
En la mezepokoj, la vilaĝo havis gravajn pilgrimadon kaj jaran bazaron.
La pilgrimado de "Sint-Lievens" okazis dum la lundo post Pasko kaj rememorigis la transdonadon de la relikvoj de "Sint-Lievens" de la vilaĝo al la "Sint-Baafs"-abatejo. Karlo la kvina aboliciis la pilgrimadon.
| ||||||



